Samkiel Kubo, Venezuelo ne estos sola.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-10 07:58:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Deklaro de la kubaj aŭtoritatoj konfirmas sian subtenon senkondiĉan al Venezuelo kaj taksas arbitra kaj agresa la ekzekutivan ordonon donitan de la usona prezidento kontraŭ la sudamerika lando.

La deklaro estas reprezalio pro la adoptitaj decidoj de la bolivara registaro fronte al la denuncitaj enmiksiĝaj agoj flanke de Washington, kiu kvalifikis Venezuelon kiel minacon al sia nacia sekureco.

En la deklaro publikigita de la plej gravaj gazetoj en la insulo, oni sindemandas kiel Venezuelo minacas Usonon je miloj da kilometroj for, sen strategiaj armiloj kaj sen utiligi siajn funkciulojn por konspiri kontraŭ la institucia ordo establita en Usono; tia deklaro estas apenaŭ kredebla kaj montras la celojn de la decidantoj.

La graveco de tiu ekzekutiva ordono alarmigis la registarojn de Latinameriko kaj Karibio, kiuj en januaro de 2014, kadre de la dua pintkunsido de sia organizaĵo, la CELAC, okazinta en Havano, deklaris la regionon kiel Zono de Paco kaj rifuzis kiun ajn agon kontraŭ tio, ĉar ili akumulas multege da spertoj de entrudiĝo imperia en la historio de la regiono.

La deklaro emfazas ke neniu rajtas entrudiĝi en la internajn aferojn de alia ŝtato nek deklari ĝin, sen ajna fundamento,  kiel minaco kontraŭ la nacia sekureco.

 

 



Komentarioj

  • Mori's gravatar
    Mori
    21/03/2015 12:35 pm

    Naciaj amaskomunikiloj apenaux mencias ion pri tiaj gravaj aferoj rilate al Kubo kaj Latinameriko. Mi estas tre dankema cxar mi lernis multon dank' al Radio havana en experanto.Mi ne vane lernis esperanton!


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up