Díaz-Canel finis sian oficialan viziton en Sudafriko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-17 11:41:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba unua vicprezidanto en Sudafriko

La unua kuba vicprezidento, Miguel Díaz-Canel, finis sian oficialan viziton en Sudafriko, per kiu plifortiĝis la amikaj kaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj.

Dum sia unua vizito al tiu lando, Díaz-Canel renkontiĝis kun la prezidento Jacob Zuma, la vicprezidento Cyril Ramaphosa kaj la ĝenerala sekretario de la komunista partio de Sudafriko, Blade Nzimande, kiu ankaŭ estas ministro pri edukado.

Pri tiu ĉi temo Díaz-Canel esprimis al la informagentejo Prensa Latina, ke tiu ĉi vizito ratifas la senkondiĉan subtenon de Kubo al la afrika kaŭzo.

Li aldonis ke tiamaniere li plenumis personan ŝuldon kun si mem, ĉar “ĉi tie ni vivis parton de nia historio, de la identeco kiun ni ricevis de Afriko, sed ankaŭ de la historio kiun ni kunkonstruis per la sendependeco sudafrika kaj ankaŭ kun la posta kunlaboro”.

La unua vicprezidento ankaŭ asertis ke lia impreso estas ke la sudafrika popolo amas Kubon kaj “tio kompromitas nin”; ankaŭ ties gvidantoj havas grandan komunik-kapablon kaj komprenemon pri niaj realoj respektivaj, li aldonis.

La vizito al Sudafriko, samkiel al la popola respubliko de Angolo kaj poste al Namibio, kompletigas turniron tra tri afrikaj landoj. La fina punkto de sia vojaĝo estos Hindio.

En Namibio, Díaz-Canel ĉeestos la enposteniĝon de la ĵuselektita prezidento Hage G. Geingob.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up