Alvenis Raúl Castro al Venezuelo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-17 12:26:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
alveno de Raúl Castro al Karakaso

La kuba prezidento Raúl Castro alvenis ĉi-marke al Karakaso por partopreni la eksterordinaran pintkunsidon de la Bolivara Alianco por la popoloj de Nia Ameriko (ALBA), kiu rifuzos la plej lastan agreson faritan kontraŭ Venezuelo flanke de la usona registaro.

Kuba delegitaro kiun formas ankaŭ la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, la vicministro Rogelio Sierra kaj la ambasadoro de Kubo en tiu lando, Rogelio Polanco, partoprenos la pintkunsidon.

La kunsido sesios hodiaŭ en la venezuela ĉefurbo kie oni fiksos la poziciojn de la organizo rilate la enmiksiĝon de Usono en la aferojn de Venezuelo; la rezultoj de la renkontiĝo transdonos subtenan mesaĝon kaj evidentigos la komunan sintenon okaze de la  pintkunsido de la Amerikoj sesionta la venontan aprilon en Panamo.

La pasintan 9-an de marto, la usona prezidento Barack Obama, deklaris Venezuelon, per ekzekutiva dekreto, kiel “minacon eksterordinaran kaj nekutiman” por la nacia sekureco, tiel kreskigante la eskaladon agreseman kontraŭ la sudamerika lando.

Tia deklaro provokis solidareman agadon kun la bolivara revolucio en kelkaj landoj, samkiel la subtenon  de la regionaj mekanismoj kiel la Unuiĝo de Sudamerikaj Nacioj (UNASUR), kiu rifuzis la trudiĝeman dekreton de Usono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up