Ĉefministro hinda vizitos Kubon invitite de Raúl Castro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-24 10:26:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Díaz-Canel kaj Modi

Okaze de la vizito oficiala de la kuba vicprezidento, Miguel Díaz-Canel al Hindio, estis anoncita la estonta vizito de la hinda ĉefministro Narendra Modi al Kubo.

Modi elstarigis la “gravan kontribuon” de la insulo en la emancipiĝo de la evolulandoj kaj en la sanitara kampo per la alsendo de medicinistaj brigadoj batali kontraŭ la viruso de ebolo en Afriko.

Per  komuniko de la ministerio pri eksteraj rilatoj de Hindio, estis anoncita la subskribo de interkonsento kiu inkluzivas la escepton pri vizo por tiuj posedantaj diplomatiajn pasportojn.

La kuba vicprezidento plenumas tritagan viziton en Hindio kiu pritraktas la intensigon de la rilatoj kiujn Hindio taksas kiel “rilatoj ege varmaj kaj afablaj” inter ambaŭ landoj.

La kuba vicprezidento renkontiĝos  kun la hinda prezidento, Pranab Mukherjee, kiu oferos bankedon honore al la gasto.

Tiu ĉi estas la unua kontakto inter Hindio kaj Kubo ekde la enposteniĝo de Modi la pasintan majon.

Nuntempe, la reciproka kunlaboro baziĝas sur la sektoro de evoluado de homaj rimedoj kaj en la sporta kampo, per utiligo flanke de Hindio, de kubaj teknikistoj pri boksado, atletismo kaj aliaj.

“Ni esperas ke krom fortigi la ekzistantan kunlaboron- aldonis la hinda parolisto de la registaro, Syed Akbaruddin-  la renkontiĝoj ĉi-tagaj ebligos iniciati ampleksan kunlaboron en la kampo de bioteknologio, sanitara asistado kaj pri iniciatoj rilataj kun regionaj kaj internaciaj eventoj de reciproka intereso”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up