La pintkunsido de la Amerikoj eniras sian decidan momenton.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-11 09:59:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Antaŭ la malferma sesio Raúl kaj Obama salutas sin

La ŝtatestroj de la amerikaj landoj eniras hodiaŭ la kernon de la 7-a pintkunsido, kaj samtempe subtenas reciprokajn renkontiĝojn, eble plej transcendajn ol la pintkunsido mem.

Dum la malferma ceremonio okazis unu el la plej atenditaj momentoj, kiam la prezidentoj de Kubo, Raúl Castro, kaj de Usono, Barack Obama, sin salutis.

La tagon antaŭan, la kuba ŝtatestro kunsidis kun la ekzekutiva prezidanto de  la komerca ĉambro de Usono, Tom J. Donohue por pritrakti temojn de reciproka intereso.

Li ankaŭ dialogis kun la ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki Moon, dum la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, renkontiĝis kun la ŝtata sekretario, John Kerry.

Tiu ĉi estas la unua partopreno de Kubo en tiaspeca kunsido ekde ĝia origino en 1994, kio realiĝas danke al la firma pozicio de la registaroj de Latinameriko kaj Karibio favore al ĉeesto de la insulo.

La hodiaŭa programo enhavas aliajn neformalajn kunsidojn, la tradician oficialan foton, plenkunsidon malferman kaj alian en fermita sesio, antaŭ la fermo kaj laste, gazetaran konferencon de la panama prezidento, Juan Carlos Varela.

Je la fermo ne estos fina deklaro pro manko de interkonsentoj  pri kelkaj punktoj, sed oni faros teknikan raporton ellaboritan de la gastiganta lando.

La pintkunsido ricevis mesaĝon de la Papo Francisko, kiu petis al la regantoj de la kontinento subteni sinceran dialogon por superi la diferencojn favore al la komuna bono de la popoloj.

La sano, la edukado kaj la sekureco estas vitalaj elementoj el kiuj neniu homo devas esti senigita, esprimis la Papo en sia mesaĝo, emfazante ke dum ne ekzistu egaleco en la distribuo de la riĉaĵoj, ne eblos solvi la malbonon de la socio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up