Kuba agrikulturo kreskas en fruktaj kultivoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-11-11 00:06:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba agrikulturo serĉas pli bonan atenton kaj al la kultivado de fruktoj por la baza konsumo kaj  por la ceteraj postuloj de interesoj, ekzemple en la turisma sektoro, asertis la specialistoj.
Kontentigaj rezultoj rilate al tiu kultivado okazis en la regiono centro-norda de la provinco Ciego de Ávila per plantado de pli ol 7 mil hektaroj de fruktaj arboj en nur kvin jaroj.
La specialisto de la provinca delegacio de agrikulturo, Yoel Enrique Álvarez, sciigis al la gazetaro, ke ili planas atingi 10 mil hektarojn por alfronti la produktadon de la jaro 2015.
Tiuj paŝoj, klarigas la aŭtoritatuloj de tiu regiono tradicie produktanta fruktojn, ankaŭ aldonas favorojn al la protektado de la medio, kontribuojn al industrioj kaj merkatoj kaj stabilan provizadon al hoteloj kaj restoracioj de la provinco.
Li ankaŭ klarigis ke ekzistas zorgoj rilate aliajn fruktojn kiel oranĝoj, citronoj, ananasoj, papajo, mango, gujavo kaj kokoso, kiuj jam alportis 30 mil tunojn da fruktoj jare.
Sendube, la provinco Ciego de Ávila estas unu el la plej gravaj rilate produktadon de fruktoj kaj ties rezultoj ebligas provizi la ĉefurbon kaj gravajn turismajn centrojn.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up