Raúl Castro gratulls la batalantojn de la tankista taĉmento.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-17 10:45:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
divizio de tankoj

La kuba prezidento Raúl Castro, sendis mesaĝon gratulan al la batalantoj de la granda unuo de tankoj posedanta la ordenon Antonio Maceo pro la glora batalo, kiu festis sian 50-an fondodatrevenon.

Dum 50 jaroj tiu ĉi unuo elstare rolis en la protekto de la patrolando kaj plenumante honorigajn internaciistajn misiojn, asertis Raúl en sia mesaĝo.

La gratulmesaĝon legis la generalo de divizio José Carrillo Gómez, estro de la politika direkcio de la revoluciaj armitaj fortoj de Kubo (FAR), dum la politika aranĝo kaj milita ceremonio okazinta en la sidejo de la institucio, en la vilaĝo de Managua, okcidente de Havano.

La aranĝojn partoprenis la ministro de la FAR, Leopoldo Cintra Frías kaj Mercedes López Acea, vicprezidantino de la ministra konsilantaro de Kubo kaj sekretariino  de la komunista partio en Havamo, plus la Komandanto de la Revolucio Guillermo García Frías

Dum la ceremonio oni distingis grupon de intelektuloj kaj artistoj, grafikistoj, muzikistoj, kulturaj promociantoj, dancistoj, interalie.

La datreveno ankaŭ estis bona okazo por reinaŭguri la salonon de historio de la sidejo de la unuo de tankistoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up