Kubo Sano 2015: kongreso kaj foiro por ĉiuj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-21 08:32:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la Kongresa Palaco de Havano eksesios  ĝis vendrede la kongreso kaj foiro de sano por ĉiuj, kun preskaŭ 2 mil delegitoj kaj invititoj el ĉiuj kontinentoj, malfermita ĉi-lunde.

José Ramón Machado Ventura, vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro de Kubo, ĉeestis la malferman ceremonion de la II-a Kongreso Internacia Kubo Sano 2015.

La partoprenantoj ricevis saluton senditan de la doktorino Margaret Chang, ĝenerala direktorino de la monda organizo pri sano, kiu laŭdis la kuban sansistemon, ties universalan atenton kaj konfirmis sian agnoskon al la registaro kaj popolo de la insulo pro ties kontribuo al batalo kontraŭ la viruso de Ebolo en Okcidenta Afriko.

La doktorino Isabel Danell, direktorino adjunkta de la tutamerika organizo pri sano, laŭdis la rolon de Kubo en la kontinento, aparte pro la elradikigo de malsanoj kiel poliomjelito kaj aliaj.

Ŝi elstarigis ke Kubo estas la unua lando en la mondo kiu trapasas la validigan procezon cele al elimino  de tramsmisio infan-patrina de malsanoj kiel sifilizo kaj aidoso.

La doktoro Roberto Morales, ministro pri publika sano, faris specialan prelegon kiu montris la ĉefajn atingojn kaj defiojn de la kuba sansistemo, celanta trasdoni efikan kaj kvalitan servon al la civitanaro.

 Li emfazis ke la evoluceloj de la Jarmilo establitaj de UN estas plenumitaj kaj daŭre iras antaŭen, kiel esprimo de la streboj de la insulo en tiu ĉi agadkampo, tiel ke oni disponigas 22% de la ŝtata buĝeto al la sansistemo.

Li raportis pri la formado de profesiuloj ne nur por Kubo, sed por multaj aliaj landoj, entute 39 mil kuracistoj el 121 landoj, el ili 24 mil en la kuba latinamerika lernejo pri medicino.

La ministro ankaŭ raportis pri la  medicina kunlaboro de pli ol 325 mil gelaboristoj pri sano en 159 landoj dum pli ol 40 jaroj, surbaze de internaciismaj kaj solidaraj principoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up