Sukcesa librofoiro Kubo 2015.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-27 07:37:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kun pli ol 2 milionoj da vizitantoj kaj unu  miliono da libroj venditaj, finiĝis en la urbo Santiago de Kubo la internacia librofoiro Kubo 2015, komencita en Havano la 12-an de februaro.

Zuleica Romay, prezidantino de la kuba libroinstituto, sciigis al la nacia informagentejo AIN, ke la plej alta vendo estis por libroj pri la hispana lingvo, la linio de desegnita mapoj faritaj en kunlaboro kun la entrepreno GEOCUBA, minilibroj, didaktikaj ludoj kaj afiŝoj, projekto celanta ke la infanoj lernu kaj ludu.

Julián González, ministro de kulturo, elstarigis la ampleksan partoprenon de verkistoj el la diversaj provincoj kaj la subtenon de la lokaj aŭtoritatuloj celante transdoni foiron laŭ la bezonoj por ĝuo de la loĝantaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up