Raúl Castro kaj Nicolás Maduro por solidara festo laborista.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-01 10:48:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ŝtatestro Raúl Castro prezidis la amasan marŝadon okaze de la Internacia Tago de la Laboristoj en la Placo de la Revolucio de Havano akompanate de la venezuela prezidento Nicolás Maduro.

La sekretario ĝenerala de la centralo de kubaj laboristoj, Ulises Guilarte de Nacimiento, parolmalfermis la historian marŝadon kaj elstarigis la partoprenon, por la unua fojo, de la kvin kubaj herooj, batalantoj kontraŭ terorismo kiuj plenumis longan  kaj maljustan enkarceriĝon de Usono.

Reprezentantoj de organizoj sociaj kaj sindikataj el 70 landoj akompanis la centojn da miloj de kubanoj kaj kubaninoj kiuj sub konstanta pluveto marŝadis unuece  por la konstruo de sia socialisma projekto kaj solidarece al Venezuelo.

Same okazis en aliaj provincoj tra la tuta lando, kie ankaŭ la gelaboristoj de la sansektoro malfermis la marŝadon, speciale la brigado de kubaj kuracistoj kiuj kontribuis al la batalo kontraŭ Ebolo en Okcidenta Afriko.

Ankaŭ gelaboristoj de ĉiuj sektoroj, studentoj, dommastrinoj, emerituloj kaj popolanoj entute marŝadis kun afiŝoj, flagoj kaj devizoj subtene al la agadoj por aktualigi la sociekonomian modelon por konstruado de socialismo prospera kaj daŭripova.

Kunpartorenis la marŝojn pli ol 1 867 civitanoj el 68 landoj, el kiuj 285 usonanoj, 209 el Francio, plus latinamerikanoj el kiuj 127 estis urugvajanoj, 121 ĉilianoj kaj 102 argentinanoj, interalie.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up