Vizitis Kubon la franca prezidento Francois Hollande

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-12 07:37:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En oficiala vizito dum pli ol 24 horoj al la plej granda el la Antiloj, Francois Hollande plenumis intensan labortagon kaj renkontiĝis kun la prezidento Raúl Castro kaj sekve kun Fidel Castro, historia gvidanto de la kuba revolucio.

Raúl Castro akceptis sian homologon en la Palaco de la Revolucio kaj ambaŭ afable dialogis pri la tre pozitiva stato de la reciprokaj rilatoj kaj la vastaj potencialoj ekzistantaj por konstanta evoluigo en diversaj sektoroj.

Ili ankaŭ parolis pri aliaj temoj de reciproka intereso el la internacia agendo.

Siaflanke, Fidel Castro dankis al Hollande pro tio ke li estas la unua ŝtatestro de tiu eŭropa lando kiu vizitas Kubon, al kiu ĝi estas ligita de historiaj rilatoj; ili dialogis pri internaciaj temoj.

En sia intensa labortago, la franca prezidento omaĝis la kuban apostolon de la sendependeco, José Martí, en la memorialo situanta en la Placo de la Revolucio.

Dum magistra prelego en la Aŭlo de la Havana Universitato, li esprimis sin favore al la normaligo de la rilatoj inter Kubo kaj Usono kaj por ĉesigo de la sieĝo altrudata al la insulo.

Li ankaŭ ĉeestis la subskribon de kunlaboraj interkonsentoj inter francaj universitatoj kaj esplorcentroj de Kubo, kaj inaŭguris en Havano la novan institucian sidejon de la Franca Alianco, en ceremonio kiun partoprenis la unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel.

Inter la celoj  de tiu ĉi vizito estis stimuli la ekonomian kunlaboron kaj komercadon kun Kubo, kaj tiurilate, li fermis la entreprenistan forumon okazintan inter ambaŭ landoj.

Por plenumi tiun ĉi historian viziton al Kubo, la francan prezidenton akompanis vasta delegitaro de personecoj de la registaro kaj institucioj de tiu eŭropa lando, iel  rilataj al  la insulo.

Lia vizito al Kubo estis parto de turniro tra la Karibio,  en la francaj Antiloj, kiu finiĝos en Haitio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up