Raúl Castro sendas gratulmesaĝon al sia angola homologo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-11-13 16:16:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Okaze de la 38-a datreveno de la sendependeco de Angolo, la kuba prezidento Raúl Castro sendis gratulmesaĝon al sia homologo José Eduardo Dos Santos laŭ estis konfirmite de la kuba ambasadejo en tiu afrika lando.
Per sia letero, Raúl esprimis la volon de la insulo daŭre fortigi la bonajn rilatojn de amikeco kaj kunlaboro inter ambaŭ landoj.
La 11-an de novembro Angolo festis sian tagon de sendependiĝo, meze de granda programo de tutlanda rekonstruado, impulso al socia justeco kaj evoluo.
La graveco de tiu datreveno transiras la landajn limojn, ĉar ekde tiu momento de la angola sendependiĝo en 1975  komenciĝis profunda procezo en la afrika kontinento kiu kulminis per la fino de la apartiga reĝimo en Sudafriko, kaj Namibio povis proklami sian liberiĝon en 1990.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up