La ministroj pri eksteraj rilatoj de Kubo kaj Niĝero, Bruno Rodríguez kaj Mohamed Bazoum, konfirmis en Havano la rilatojn kunlaborajn inter la du landoj kun diversaj sferoj de socia laboro.
En tiu afrika lando laboras nuntempe 16 kubaj kuracistoj per la integrala sansistemo kaj en Kubo diplomiĝis 45 niĝeranoj en la superaj edukcentroj.
Junuloj el Niĝero studas en Kubo en diversaj fakoj pri sano, edukado kaj sportoj kaj poste ili eklaboros kiel profesiuloj en sia lando.
Ambaŭ funkciuloj plenumis plenan laborprogramon kiu inkluzivis oficialan kunsidon kaj esprimis sian volon daŭre kunlabori.
Kubo kaj Niĝero starigis diplomatiajn rilatojn en aprilo 1976 kun specifaj celoj por evoluigi solidarecon, amikecon kaj reciprokan komprenon.