Elstarigas Díaz-Canel viziton al Salvadoro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-25 07:25:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua vicprezidento kuba, Miguel Díaz-Canel, taksis motiviga kaj stimuliga la viziton faritan al Salvadoro por partopreni la ceremonion por beatigo de Monsinjoro Óscar Arnulfo Romero.

En intervjuo kun la informagentejo Prensa Latina, Díaz-Canel esprimis ke monsinjoro Romero estas paradigmo en la batalo por la paco kaj defendo de la malriĉuloj, kun ideoj humanismaj defenditaj ekde pozicio altruista kaj pro tio li lasis al ni heredaĵon, kiu koincidas kun la kubaj antaŭuloj batalantaj por la sendependiĝo de la kariba insulo.

Li esprimis ke Kubo kaj Salvadoro estas popoloj kiuj solidigis fratecon kaj amikecon ĝuste ĉar ambaŭ dividas saman batalon pro sia sendependeco.

Ekzistas kunlaboraj ligoj kaj paco-defendo en la regiono, evoluas procezoj kaj registarprogramoj  por forigi malriĉecon kaj socian ekskludon, li aldonis.

Li emfazis ke ĉio ĉi rilatiĝas multe kun la renkontiĝoj kiujn li havis kun la prezidento salvadora Sánchez Cerén  kaj la vicprezidento Oscar Ortiz, kiuj akceptis lin en la prezidenta domo, dialogo kiun li taksis sincera, honesta kaj travidebla.

Li elstarigis ke tia rilato havos kulminan momenton kun la vizito de la prezidento Sánchez Cerén al Kubo, tre baldaŭ, kie oni atendas lin konrinkline kiel tradicie faras la registaro kaj popolo insula.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up