Kenia Serrano, prezidantino de la kuba instituto de amikeco al la popoloj (ICAP) elstarigis en la orienta provinco Holguín, ke la monda batalo por liberigo de la kvin kubaj kontraŭteroristoj maljuste enkarcerigitaj en Usono daŭre kreskas.
Okaze de la 9-a internacia kolokvo por la justa kaŭzo de la kvin kubanoj, sesianta en Kubo, venis al la insulo reprezentantoj el 51 landoj.
En tiu ĉi internacia forumo ankaŭ partoprenas René González, unu el la kvin, kiu post plenumi sian komdamnon, devis resti en Miamo sub kontrolita libereco kaj por rezidi en la insulo estis devigita rezigni je la usona civitaneco.
“En diversaj mondopartoj okazas ĉiutage la tagoj de Kubo kiel esprimo de la internacia sento kreita pro la kaŭzo de Gerardo González, René González, Antonio Guerrero, Ramón Labañino kaj Fernando González” esprimis la prezidantino de ICAP.
Ŝi aldonis ke la fakto ke ĉeestas la eventon René, donas al la kubanoj kaj al la internacia komunumo grandan kontenton ĉar tio evidentigas nekontesteble la efikon de la batalo por liberigi la kubajn kontrateroristojn.
Ŝi esprimis ke la debatoj kaj kunsidoj estas tre viglaj kaj la interŝanĝo estas tre oportuna en tiu ĉi kolokvo, kie oni ankaŭ ekkomencos la preparadon por okazigi la trian renkontiĝon de solidareco monda al Kubo, antaŭvidata por oktobro de la venonta jaro en Havano.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Kuba prezidento gratulas gazetarlaboristojn
- Skrutinio-partopreno evidentigas travideblecon en elektoj en Kubo
- Prezidento de Kubo subtenas la Ĉinan Tutmondan Civilizacian Iniciaton
- Alvoko en Kubo por nova tago de solidareco kontraŭ la blokado
- Pozitivas la rezultoj de la dinamika testo, asertas la kuba Nacia Elekta Konsilio