Díaz-Canel en la II-a pintkunsido Celac-Eŭropa Unio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-09 07:55:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua vicprezidento kuba, Miguel Díaz-Canel prezidas la insulan delegitaron kiu partoprenos la II-an pintkunsidon Celac-Eŭropa Unio okazonta la 10-an kaj 11-an de junio en Bruselo.

La procezo por normaligi la rilatojn inter Kubo kaj la Eŭropa Unio okupas la atenton en paralelaj forumoj ĉe la pintkunsido, temo ankaŭ debatita dum la parlamenta asembleo euro-latinamerika (Eurolat) okazinta antaŭ la pintkunsido kie la leĝofarantoj esprimis sian kontenton pro la nova momento travivata de la rilatoj.

La delegitaron ankaŭ membras Bruno Rodríguez Parrilla, ministro pri eksteraj rilatoj; Abelardo Moreno Fernández, vicministro pri eksteraj rilatoj kaj Norma Goicochea Estenoz, ambasadorino de Kubo en la Eŭropa Unio.

Dum pli ol 15 jaroj la rilatoj inter Kubo kaj la EU estis markitaj de la nomata komuna pozicio, unuflanka politiko entrudiĝa starigita en 1996 de la tiama hispana prezidento José María Aznar.

Tamen, la pasintan aprilon komenciĝis intertraktado pri politika kaj kunlabora dialoga interkonsento, kiu malfermis novan etapon en la reciprokaj rilatoj.

Bruselo kaj Havano jam efektivigis tri dialogajn  kunsidojn kaj la kvara okazos la 15-an kaj 16-an de tiu ĉi monato en Bruselo, depost la pintkunsido.

Kubo rekonfirmis sian kompronison avanci en tiu ĉi procezo sur bazoj reciprokaj kaj sendiskriminaciaj, kaj kun plena respekto al la suverena rajto de la ŝtatoj, en la jura kadro kaj la institucia ordo.

Dum gazetara konferenco en Bruselo, la vicministro kuba Abelardo Moreno, asertis ke la komuna pozicio de la EU rilate al Kubo pozitive evoluas kaj elstarigis la rifuzon de la EU al la usona sieĝo kontraŭ la insulo.

 Ni esperas fini ĉi dialogon en la ĉapitro pri kunlaboro kaj eniri en pli fundan traktadon de temoj rilataj al komerco kaj politika dialogo, li asertis; kvankam ne parolis pri limdatoj konkretaj por atingi interkonsenton, li asertis ke ambaŭ partoj estas firme deciditaj alstrebi la celon kiel eble plej rapide.

Siaflanke, la EU konsideras ke estas progresoj kaj esperas atingi interkonsenton fine de la nuna jaro, laŭ esprimis la konsilanta ministro de la delegitaro de la  EU en Havano, Alain Bothorel.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up