Bastiono 2013: integra defenda ekzerco komenciĝas en Kubo ĉi-semajne.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-11-18 16:23:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
De la 19-a ĝis la 22-a de novembro okazos tutlande la strategia ekzerco Bastión 2013 kiu ĉiujare efektiviĝas en Kubo kun partopreno de la estraj kaj gvidorganoj formitaj de la partio, la registaro, organoj de la centra ŝtata administracio, entreprenoj kaj unuoj de la revoluciaj armitaj fortoj, la ministerio de internaj aferoj kaj la civitanaro.
La ekzercoj havas kiel kolofonon la tutlandaj tagoj de la defendo, la 23-an kaj 24-an de novembro; temas pri taktikaj ekzercoj kie oni realigas diversajn defendajn manovrojn.
Laŭ raportas la kuba gazetaro, tiu ĉi ekzerco estas regula ekde 1980 kaj estas heredaĵo de la plej riĉaj bataltradicioj de la insulo kaj studoj pri la militarto komencita ekde la koloniaj tempoj kiam la kubanoj ribeliĝis kontraŭ la hispana koloniismo ĝis la venko de la revolucio en januaro 1959.
Ĝi baziĝas sub la koncepto de tutpopola milito kaj envolvas grandan kvanton da regulaj armeanoj, rezervistoj kaj civitanaro cele al solidiĝo de la defenda kapablo de la insulo.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up