Gratulmesaĝon de Raúl Castro al Tsipras pro la referenduma venko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-06 07:11:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro sendis gratulmesaĝon al la ĉefministro greka, Alexis Tsipras, pro la venko atingita en la referendumo efektivigita ĉi dimanĉe  en la eŭropa lando.

 “Tiu rezulto evidentigas la plimultan subtenon de la greka popolo al la kuraĝa politiko de la registaro kiun vi prezidas”, esprimis Raúl Castro kaj konfirmis sian plej altan konsideron kaj estimon.

La Nea respondo de Greklando al la propono de la internaciaj kreditantoj venkis per pli ol 61% voĉdonoj en la urnoj.

Tiu venko donis al la registaro de Ateno ampleksan  popolan  subtenon  kaj legitimecon  fronte al la daŭrigo de intertraktoj kun la eŭropaj institucioj kaj la monda fonduso internacia.

La lando nun fortigas sian pozicion rilate al la reformoj kaj teknikaj aspektoj de la intertraktado, sed ankaŭ surtabligos la planon de restrukturado de la ŝuldo, kio konsistigas la kernan aspekton de la greka krizo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up