Kultura vespero pro la 500-jariĝo de Santiago de Cuba.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-24 07:18:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Okaze de la 500-jara datreveno de la urbo Santiago de Cuba, la 25-an de julio, ĉi-vendrede efektiviĝos kultura vespero en la centra parko Céspedes, kiu estos elsendita de la nacia televido.

Sekve, sabate matene okazos solena sesio de la municipa asembleo de la popola povo en la teatro Heredia.

La politika ceremonio pro la 62-a datreveno de la historia sturmo al la kazernoj Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes, en Santiago de Cuba kaj Bayamo, respektive, la 26-an de julio 1953, efektiviĝos en la Lerneja Urbo samnoma en Santiago, je la 5:12  frumatene dimanĉe, same elsendota de la nacia televido.

Reinaldo López Vázquez, arta direktoro de la kultura vespero, klarigis al la gazeto Granma ke temas pri trairo laŭ la diversaj momentoj kernaj kiuj ekde historia vidpunkto ebligis la venkon revolucian la 1-an de januaro 1959.

La vesperon realigos 265 artistoj el Santiago de Cuba kun la escepto de la prestiĝa pianisto Frank Fernández kaj la poeto Waldo Leyva; menciindas la korusoj Orfeón Santiago kaj Madrigalista.

La kulturan vesperon partoprenos 4 mil santiaganoj invititaj, kiuj gvidite de la municipa koncertbando, poste translokiĝos al la Mara Promenejo ĵus konstruita por vidi inter la festaĵoj pro la alveno de la 25-a de julio, la plej grandan spektaklon piroteknikan iam okazintan en la lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up