Tago de la Nacia Ribelemo: alvokas Raúl Castro plu subteni tian spiriton.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-27 07:34:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro, alvokis la popolon de Santiago de Kubo subteni sian revolucian kaj ribeleman spiriton, kio ilin karakterizas, okaze de tiu ĉi nova datreveno de la historiaj sturmoj al kazernoj Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes la 26-an de julio 1953.

La centra solenaĵo okazis en la malnova fortreso milita en Santiago de Kubo, kaj ĉi-foje ĉirkaŭ 10 mil loĝantoj elvokis la agon komanditan de Fidel Castro kun aliaj revoluciaj gejunuloj.

Raúl esprimis fine de la ceremonio: “Mi foriras kun la fidela espero ke ĉiam Santiago estos Santiago”.

Dum la kulturpolitika ceremonio la kuba vicprezidento José Ramón Machado Ventura faris la ferman paroladon.

La ceremonion ankaŭ partoprenis miloj da aktivuloj de la solidaremo kiuj venis al Kubo el diversaj latitudoj por dividi la ĝojon okaze de tiu ĉi historia dato, kiu estas konsiderata kiel  la Tago de la Nacia Ribelemo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up