La kuba prezidento vizitas defendan konsilantaron en Artemisa.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-11-22 08:16:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La prezidento Raúl Castro, prezidanto de la nacia defenda konsilantaro, vizitis la provincan konsilantaron de Artemisa, teritorio situanta en la okcidento de Havano, kiu unuafoje partoprenas en la defenda ekzerco Bastiono 2013, tial ke ĝi formiĝis kiel provinca teritorio en januaro 2011.
Dum la vizito, José Valeriano Fariñas, prezidanto de la provinca konsilantaro, klarigis la ĉefajn agadojn plenumitajn dum la semajno kadre de la strategia ekzerco Bastión 2013.
Li ankaŭ klarigis ke surbaze de tiu ĉi sperto en la gvidstrukturoj de la provinco oni fortigis la defendan agadon per kio estas atingita pli kohera laboro kaj pli bonaj ligoj inter la diversaj institucioj de la teritorio kaj la civitanaro.
Valeriano klarigis ke la dinamiko de la ekzerco ebligis pli bonan preparon pri supozata ŝtato milita, kaj aliflanke, li komentis ke dum la semajnofino, pro la naciaj tagoj de defendo, okazos amasa partopreno de la loĝantaro, ĉiam observante la principojn de racieco kaj efikeco.
Pri la temo, Raúl Castro taksis la gravecon de tiu ĉi teritorio por la defendo de la lando pro ties proksimenco al la insula ĉefurbo.
Kiel parto de la programo, la kuba prezidento vizitis la maŭzoleon de la herooj kaj martiroj de Artemisa, kiuj partoprenis la historian sturmon al la kazerno Moncada en la jaro 1953, kiu markis la komencon de la lasta milito sendependiga.
Raúl Castro estis akompanata de Miguel Díaz-Canel kaj José Ramón Machado, unua vicprezidento kaj vicprezidento, respektive, de la ŝtata konsilantaro; la komandanto Ramiro Valdés kaj aliaj altrangaj funkciuloj de la armeo kaj la ministerio pri internaj aferoj.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up