La amikoj de l´amiko: omaĝe al la komandanto Hugo Chávez.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-28 23:54:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kun la prezento de la projekto La amikoj de l´amiko en la kultura domo de Alba Cultural  en Havano, la unuiĝo de  la komunista junularo memorigis la komandanton  Hugo Chávez okaze de lia 61-a  naskiĝdatreveno  ĉi-28-an de julio.

La renkontiĝo estis oportuna okazo por interŝanĝo inter la gejunuloj pri la heredaĵoj lasitaj de la gvidanto de la bolivara revolucio, liaj humanismaj valoroj, defendo al la  malriĉuloj  kaj la dimensioj de lia politika pensado.

Dum la renkontiĝo sesiis  forumo kun intelektuloj ligitaj  al la figuro de Hugo Chávez, inter ili, Pedro Pablo Rodríguez, nacia premio pri historio kiu apartenas al la reto de intelektuloj kaj artistoj defende al la Homaro, iniciato impulsita de Chávez de antaŭ pli ol dek jaroj.

La projekto La amikoj de l´amiko  estiĝis en 2013 depost la forpaso de la bolivara komandanto kaj ĝin partoprenas artistoj, verkistoj, intelektuloj, sportistoj, kuracistoj kaj aliaj profesiuloj kiuj iel ligiĝis al la vivo de Chávez aŭ de la venezuela popolo, kaj ili organizis  kulturajn eventojn kun signifaj verkoj literaturaj, muzikaj, fotografiaj kaj libroprezentadoj en Latinameriko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up