Omaĝa programo okaze de la internacia tago de la junularo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-12 07:08:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Hodiaŭ estos festata tutlande la internacia tago de la junularo  kadre de la somera programo kunordigita de la  junkomunista organizaĵo, en mondo kie mizero, perforto, ekskludoj kaj aliaj maljusticoj damaĝas la junularon.

En dialogo kun la gazetaro, Roberto Conde Silverio, membro de la nacia buroo de la junulara organizaĵo, emfazis ke la kuba junularo, pro multaj kialoj havas multon por festi, ĉar en tiu ĉi 12-a de aŭgusto, ni festas la esperon kaj justicon konkeritajn, kaj ratifas nian kompromison kun la estonteco kaj la kuba revolucio, kiun ni ĉiam subtenos, li aldonis.

La internacia tago de la junularo estis starigita de la ĝenerala asembleo de UN en 1999 laŭ propono de la monda konferenco de ministroj pri aferoj de la junularo, okazinta unu jaron pli frue en Lisbono, Portugalio.

En Kubo oni celebros ĝin per ampleksa programo kiu inkluzivas arboplantadon kaj aliajn produktivajn  iniciatojn, ankaŭ okazos forumoj pri publikaj politikoj kaj rajtoj de la junularo, promenadoj, kulturaj programoj, ekspozicioj kaj aliaj, kiuj jam okazas tra la tuta lando.

Vespere, okazos koncerto de la orkestro de popola muziko dancebla de Manolito Simonet kaj ties Trabuco en la tribuno antiimperiista José Martí, kun la aŭdvida projekto P.M.M. Ili fermos la internacian tagon de la junularo kaj bonvenigos la naskiĝdatrevenon de la historia gvidanto Fidel Castro la 13-an de aŭgusto.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up