Akceptis Raúl Castro la prezidanton de la rusa petrolkompanio Rosfneft.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-11-25 11:08:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Alvenis al Kubo la prezidanto de la rusa petrolkompanio Rosfneft kune kun delegitaro de la rusa federacio por plenumi laborviziton kaj estis akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro.
Ili dialogis pri la komuna deziro profundigi la rilatojn en la sektoro de hidrokarbidoj, sano, turismo, energio kaj formado de teknikistoj kaj specialistoj de la petrolbranĉo, areoj kiuj donas vastan kampon por kunlaboro.
La prezidanto de la rusa petrolkompanio, Igor Ivanovich Sechin, ricevis informojn pri la aktualigo de la kuba sociekonomika modelo, la procezo de regiona integriĝo kaj pri la eblecoj donataj de la speciala evoluzono de la haveno Mariel rilate estontajn investojn en la kariba lando.
La renkontiĝon ankaŭ ĉeestis Mikhail L. Kamynin, ambasadoro de Rusio en Kubo kaj Boris Kovalchuk, prezidanto de la estraro de la entrepreno INTER RAO.
Flanke de Kubo partoprenis Ricardo Cabrisas, vicprezidanto de la ministra konsilantaro; Alfredo López Valdés, ministro de energio kaj minoj kaj Antonio Carricarte Corona, interna ministro pri ekstera komerco kaj fremda investado.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up