Usono-Kubo: Ankoraŭ sen decido pri turismaj vojaĝoj al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-23 19:04:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La usona ŝtatdepartemento certigis ke ankoraŭ ne estas decidoj pri la restarigo de la komercaj flugoj al Havano, spite al la asertoj de la gazeto The World Street Jounal, kiu antaŭvidas la restarigon la venontan decembron.

La anoncisto John Kirby deklaris al la gazetaro  ke daŭras la kontaktoj kun la kubaj aŭtoritatuloj por la restarigo de servo aera programita kiun la usonaj flugkompanioj pretas oferti.

Li asertis ke eĉ se oni regularigas la komercajn flugojn inter la du landoj la vojaĝoj restos limigitaj al la 12 kategorioj de civitanoj rajtigataj ĝis la momento kiam la Kongreso forigu la malpermeson al regula turismo.

Al la usonanoj malpermesatas vojaĝi al Kubo kiel turistoj kiel sekvo de la maljusta sieĝo usona kontraŭ la kariba insulo, sed laŭ la usona gazeto, la Blanka Domo ne neglektas la eblecon eluzi la ekzekutivajn povojn de la prezidento Barack Obama por mildigi tiujn limigojn. 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up