Díaz-Canel en Ĉinio: celebraĵoj por la paco kaj pli fortaj rilatoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-02 09:12:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ĉina vicprezidento Li Yuanchao akceptis la unuan vicprezidenton de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kiu alvenis ĉi frumatene por partopreni en la celebraĵoj okaze de la 70-a datreveno de la fino de la dua mondmilito kaj la venko kontraŭ la japana okupacio.

La ĉina gvidanto esprimis sian kontenton pri Kubo, kiu en la lastaj tempoj fariĝis atentokapta centro internacia pro la politikoj por aktualigi sian ekonomian modelon kaj la ĵusa restarigo de diplomatiaj rilatoj kun Usono.

Rilate aliajn temojn li emfazis ke Havano okupas prioritatan lokon en la diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio.

Poste, ambaŭ vicprezidentoj dialogis kun siaj respektivaj delegitaroj je fermitaj pordoj.

La vizito de Díaz-Canel okazas ankaŭ meze de la omaĝoj pro la 55-a datreveno de la starigo  de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj ili profitos por ratifi kaj impulsi al nova nivelo la bonan staton de la plurfacetaj kaj strategiaj ligoj, laŭ estis informite.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up