Kubo kaj EU: paŝoj al rilatnormaligo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-09 09:18:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Eŭropa Unio (UE) kaj Kubo okazigas ĉi-merkrede kaj ĵaŭde en Havano laborsesion de intertraktado por normaligi la reciprokajn rilatojn en procezo paralela al tiu de Usono kaj la kariba insulo.

Temoj pri komerco, kunlaboro, politika dialogo kaj homaj rajtoj estas inter la tagordo de tiu ĉi 5-a laborsesio, kiuj ebligos forigi la nomatan komunan pozicion eŭropan kaze de pozitiva evoluo.

Laŭ raporto diskonigita de la nacia televido, samkiel “en la kvar antaŭaj laborsesioj, oni prikonsideros aliajn temojn kiel la rolon de la socio civila, homajn  rajtojn kaj bonan regadon”.

Rilate la temon de politika dialogo, ambaŭ partoj konsentis ke ekzistas grandaj diferencoj; tiu ĉi estos la unua intertrakta sesio por interkonsento de politika kaj kunlabora dialogo, kiu evoluas depost la restarigo  de diplomatiaj ligoj inter Usono kaj Kubo.

Kubo estas la sola lando de Latinameriko kiu malhavas interkonsenton de politika dialogo  kun la EU.

La delegitaron de la EU gvidas Christian Leffler, ĝenerala direktoro por la Amerikoj de la ekstera servo de la EU.

Flanke de Kubo ĝin prezidos la vicministro pri eksteraj rilatoj Abelardo Moreno.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up