Finiĝis nova dialoga sesio inter Kubo kaj EU.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-10 16:28:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La intertraktantaj teamoj de Kubo kaj la Eŭropa Unio (EU) daŭre laboros kun multe da volo cele al fino de la procezo kun la rezultoj atendataj de ambaŭ  partoj, esprimis Abelardo Moreno, vicministro pri eksteraj rilatoj de la insulo.

Flanke de la EU, Christian Leffler, direktoro ekzekutika por la Amerikoj de la eŭropa servo pri ekstera agado,  emfazis ke ili avancas kun fido en la serĉado de interkonsentoj kontribuontaj al kunlaboro reciproka.

Kubo daŭre konfirmis sian volon progresi en tiu ĉi intertrakta procezo kun la EU surbaze de egaleco kaj respekto, kio estis fiksita en 2008 kiam ambaŭ partoj restarigis la politikan kaj kunlaboran dialogon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up