Ĉeestas la kuba vicprezidento la lumfeston de la hebrea komunumo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-12-02 16:48:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La unua vicprezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, ĉeestis en Havano la Lumo-feston aŭ Hanuka celebron en la Granda Sinagogo de la hebrea komunumo.
Antaŭ komenci la tradician judan ceremonion, Díaz-Canel renkontiĝis  kun Adela Dworin, prezidantino de la hebrea komunumo de Kubo, en ties sidejo; ankaŭ kun estraranoj de la judaj komunumoj de Havano kaj Caridad Diego, estrino de la oficejo por atento al la religiaj aferoj de la centra komitato de la partio.
La kuba vicprezidento lumigis la unuan kandelon de Hanuka, festo ankaŭ konata kiel la Miraklo de la Lumoj kaj okazas ĉiujare en diversaj periodoj laŭ la juda kalendaro.
Dum la celebrado okazis dancoj, kantoj kaj teatraj prezentoj aludantaj al la festo, ankaŭ oni prezentis aŭdvidan materialon kiu memorigis la partoprenon de la kuba gvidanto Fidel Castro en la sama celebro en la jaro 1998 kaj de la nuna prezidento Raúl Castro en la jaro 2010.
La kuba vicprezidento ricevis hanukaon kiel donancon mane de Adela Dworin, prezidantino de la hebrea komunumo; li esprimis sian kontenton partopreni la celebron de Hanuko kaj dankis pro la ebleco ĉeesti kaj sperti parton de la tradicioj de la juda popolo.
Antaŭ ol foriri Díaz-Canel deklaris sian estimon al la kapablo de la juda komunumo subteni kaj nutri la historion, kulturon kaj konojn de la popolo juda en nia kara patrolando; li esprimis sian fidon ke inter ĉiuj eblas kunlabori kaj kontribui al konstruo de pli bona socio; temis pri neforgesebla nokto, li aldonis.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up