Altranga funkciulo de Usono konkretigas paŝojn por avanci en la normaligo de rilatoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-29 10:07:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Alejandro Mayorkas

La vicsekretario de la departemento pri interna sekureco de Usono, Alejandro Mayorkas estis akceptita en Havano de la ministro pri internaj aferoj, generalo de divizio,  Carlos Fernández Gondín.

Dum la dialogo, ambaŭ koincidis pri la bezono konkretigi la reciprokan kunlaboron kun la celo plialtigi la sekurecon por la civitanoj de ambaŭ landoj kaj aliaj.

Tiu ĉi altnivela vizito estas parto de la klopodoj de ambaŭ landoj avanci en la procezo normaligi la reciprokajn rilatojn.

Mayorkas vizitas la insulon kune kun la komisiito R.Gil Kerlikwoske, kiu zorgas pri la protekto de doganoj kaj landlimoj de Usono kaj ankaŭ estas aliaj funkciuloj de la departemento pri sekureco interna; ili renkontiĝos kun aŭtoritatuloj de la ministerio pri transporto kaj eksteraj rilatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up