Usona kongresisto esploras kunlaborajn asociiĝojn en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-16 08:56:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Usona kongresisto en Kubo

Michael Doyle, demokrata kongresisto por Pensilvania, Usono, komentis  en Kubo, ke li vizitas la insulon kaj aparte la urbon Matanzas, por esplori eblajn asociiĝojn akademiajn, ekonomiajn kaj sportajn.

La kongresisto esprimis sian esperon ke la usona politiko finfine estu ŝanĝita kaj oni eliminu la malpermesojn vojaĝi kaj la sieĝon altrudatan al Kubo; tiel ke ili povu starigi bonfaran rilaton por la du landoj.

Doyle aldonis ke surbaze de la speciala konekto ekzistanta inter Pittsburg kaj Matanzas, ĝemelaj urboj, ambaŭ rekonataj por ties riveroj kaj pontoj, li esperas ke la entreprenema komunumo kaj la universitatoj respektivaj,  starigu reciprokajn interŝanĝojn.

Dum la vizito al la okcidenta urbo Matanzas, Mario Sabine, vicprezidanto de la provinca regorgano, esprimis al la vizitantoj la pretecon de la teritorio labori favore al normaligo de la rilatoj inter Kubo kaj Usono, kaj komentis la potencialojn lokajn por evoluo.

Dum la interŝanĝo elstaris la intereso de la vizitantoj impulsi projektojn ligitajn al efektivigo de rektaj flugoj al Kubo, la revigligon de la akademiaj rilatoj kun universitatoj de Matanzas kaj Havano, kaj la interŝanĝon  inter fakuloj pri konservado de la heredaĵoj.

Post tiu ĉi dialogo, la delegitaro formita el dudeko da reprezentantoj de sektoroj kiel energio, transporto, industrio, edukado kaj sportoj, vizitis aliajn lokojn de intereso historia en la provinco.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up