Konsilantaro por Paco postulas rehavigi al Kubo sian teritorion malleĝe okupatan en Guantánamo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-23 00:00:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

María do Socorro Gomes, prezidantino de la monda konsilantaro por la paco (CMP), reesprimis ĉi-dimanĉe ke Usono devas redoni al Kubo, sen plia prokrasto, la teritorion  malleĝe okupatan  en la haveno de Guantánamo ekde komenco de la pasinta jarcento.   

Tiu ĉi militbazo, la plej antikva de Usono ekster siaj landlimoj, rolas, krome, kiel centro de torturoj kaj malliberejo, konfirmis la pacifistino dum renkontiĝo kun aŭtoritatuloj de la kuba provinco samnoma, en la sidejo de la regorgano, tuj post fini kunsidon de la ekzekutiva komitato de la organizaĵo porpaca, sesiinta dum  du tagoj en la placo de la revolucio Mariana Grajales.

La prezidantino de tiu organizaĵo esprimis ke reteni prizonulojn sen iniciati proceson konsistigas plifortigo al tiu okupacio, kiu persistas spite al tio ke Usono kaj Kubo restarigis diplomatiajn rilatojn ekde la pasinta julio.

Socorro Gómes esprimis ke estus saĝa, leĝa kaj justica ago de la norda lando, redoni la teritorion al ties legitimaj posedantoj, “ĉar Kubo, kiel la cetero de la mondo bezonas trankvilecon por konstrui sian estontecon”.

La brazila porpaca aktivulino elstarigis la kernan rolon de Kubo en la celo mildigi la tensiojn en la regiono, kaj memorigis ke en Havano, en januaro de 2014, la komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibiaj (CELAC) deklaris Latinamerikon kaj Karibion kiel Zono de Paco, surbaze de la respekto al la principoj kaj normoj de la internacia juro.

Ŝi ankaŭ dankis al Dennys  Legrá Azahares kaj Nancy Acosta Hernández, gvidantoj de la partio kaj la registaro en la provinco, pro la donita gastigado al la ekzekutiva komitato de la organizaĵo porpaca, kiu por la unua fojo kunsidis ekster la ĉefurbo de iu lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up