La prezidanto de la Unuiĝo de Kubaj Artistoj kaj Verkistoj (UNEAC) , Miguel Barnet, prezidas la organizan komisionon de la 8-a Kongreso de tiu institucio okazonta en 2014, kaj tiucele li partoprenis asembleon de la organizaĵo en la okcidenta provinco Artemisa.
Tie li esprimis ke la kubaj artistoj kaj verkistoj devas impulsi la kulturan agadon ekde diversaj spacoj, analizi la ĉefajn problemojn en la arta kreado kaj krei strategiojn por multobligi la kulturan evoluon.
Barnet emfazis ke “ni devas al ni mem demandi ĉu vere ni iras en la avangardo de la kuba intelektularo kaj kiel kaj kien ni direktas niajn paŝojn”.
La influo de la laboro de la UNEAC kaj ĝia kontribuo en la kunformado de la teritoria identeco; la perdo de spacoj por efektivigi aranĝojn kulturajn kaj disinformi nian profesian agadon en la diversaj manifestacioj, inter ili, la teatro, kaj la atingo de verkoj kontentigontaj la estetikan guston de la loĝantaro, estis kelkaj el la temoj debatitaj dum la kunsido.
Resume oni fiksis kelkajn bezonojn kiel regulaj renkontiĝoj por debatoj, stimuli valorojn ekde la kulturo en epoko tiom manka je tiuj proponoj, kaj alfronti proponojn pseŭdokulturajn per valoroj pli aŭtentaj de la nacio, interalie, devas esti kompromiso kaj defio de la artistoj, tiel koincidis pluraj partoprenantoj.
Tiurilate, Barnet insistis ke la “ĉefa antaŭzorgo estas ke la ekonomikismo, merkantilismo kaj banaleco ne regu, sed la valoroj”.