Kun tiaj vortoj, la kuba prezidento Raúl Castro konfirmas la altan estimon kaj doloron de la kuba popolo esprimita en kondolenca mesaĝo sendita al la familianoj de Nelso Mandela, al la nacia afrika kongreso kaj al Sudafriko.
La kuba prezidento ankaŭ elstarigas la grandecon de lia tuta vivo kaj agado favore al nova unueca Sudafriko kie ĉiuj estu same rajtaj; Raúl ankaŭ esprimis grandan admiron kaj respekton al lia ekzemplo kaj dankis pro ties elpruvita amikeco al Kubo, lando al kiu li estis profunde ligita
Dum tiu ĉi tago, oni memoras lian viziton al Kubo en la jaro 1991 kiam en la nacia festo de la 26-a de julio en la provinco okcidenta Matanzas, Mandela esprimis ke “la kuba popolo okupas specialan lokon en la koro de la popoloj de Afriko.”
Ankaŭ dum tiu tago Mandela asertis ke “ekde la unuaj tagoj, la kuba revolucio estis inspirofonto por ĉiuj popoloj amantaj la liberecon”.
Kubo dekretis, okaze de la forpaso de la neforgesebla gvidanto afrika, oficialan funebran tagon ĝis la noktomezo de la 7-a de decembro kaj tutlandan funebran tagon la 8-an de decembro.
Dum tiuj ĉi tagoj la kuba flago estos funebre hisita en publikaj kaj militaj institucioj; dum la nacia funebra tago ĉiuj publikaj spektakloj kaj festaj aranĝoj estos nuligitaj.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Registara vizito en Matanzas analizas efektivigon de strategiaj programoj
- Konfisko de la rusaj diplomatiaj havaĵoj provokos rilatrompon, avertas Rusio
- Kuba prezidento dankas solidarecon pro la subteno kontraŭ la usona blokado
- Peruo alfrontas la kvaran ondon pro infektoj de Kovim-19
- Pontoj de Amo kaj Solidareco