Estis informite en Havano ke ekde tiu ĉi lundo kaj ĝis la tagmezo de merkredo la 11-an de decembro en la socia reto Twitter komencos pepi la internacia solidaremo al Kubo, lando kies laboro favore al la esencaj rajtoj de siaj civitanoj, spite al la agresema sieĝo de Usono kontraŭ la insulo, estas ne kontestebla.
Kun la tagsignoj (hashtag) #DDHHCuba kaj #DerechosdeCuba , la kubanoj kaj ties amikoj tra la mondo mobiliziĝos en la socia reto okaze de la internacia tago de la homaj rajtoj ĉi-10an de decembro.
La partoprenantoj de tiu ĉi internacia Twitter-umado dum 48 horoj dividos mesaĝojn solidarajn, fotojn, videojn kaj multmediaĵojn kiuj montras la agadon de la revolucia registaro.
Kubo estas unu el la malmultaj landoj plenumintaj la Celojn de la Jarmilo por Evoluo laŭ interkonsento de UN, interalie, elimini malsaton kaj ekstreman malriĉecon, atingi universalan bazan edukadon, impulsi egalecon inter la ĝenroj kaj virinan emancipiĝon, samkiel redukti infanmortecon.
La kariba lando, spite al la ekonomia sieĝo kaj aliaj obstakloj starigitaj, sukcesis atingi la kondiĉon de lando kun alta homa evoluo okupante la lokon 59-an inter 187 landoj laŭ la Raporto pri Homa Evoluo 2013 de UN.
Kongrue al la raporto, kiam oni aplikas la indikilon pri homa evoluo ne ekonomia, tiam Kubo estas en la loko 17-a, kiu donas al ĝi la kondiĉon eĉ pli bonan super ĉiuj evolulandoj kaj de pluraj evoluintaj landoj.
