Restas atenta la orienta regiono de Kubo fronte al sismologia situacio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-17 23:14:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kubaj aŭtoritatuloj restis atentaj ĉi-dimanĉe fronte al la sismologia situacio en la orienta parto de la insulo, depost okazi 12 percepteblaj tertremoj kies forto moviĝas inter tri kaj kvin en la skalo de Richter.

La stabo de la civila defendo nacia informis per komuniko gazeta ke oni precizigas agadojn responde al tertremo de granda intenseco tutlande kaj en la teritorio de la orienta regiono, kaj ke la civitanaro agadis kongrue al la normoj sekvendaj por tiaspecaj eventoj.


La pasinta frumateno okazis tertremoj kun la epicentro situanta je 40 km de la urbo Santiago de Cuba, kie la stabo nacia de la civila defendo kaj la nacia centro pri sismologiaj esploroj atente gvatas la konduton de la tertrema agado en la sektoro Santiago-Baconao, konsiderata la plej danĝera.

Samtempe oni precizigis la fortojn kaj rimedojn kiuj partoprenas en la reagoj kaj rekuperiĝo fronte al tertremoj de granda intenseco, flanke de la ministerioj de la armitaj fortoj,  de internaj aferoj, ekonomio kaj planado, publika sano, transporto, konstruado, komunikado kaj la nacia societo de la ruĝa kruco.

Kvankam ĝis nun oni ne raportis damaĝojn homajn nek materiajn kaŭze de la tertremoj,  oni disinformis la sekvendajn paŝojn kongrue kun la normoj starigitaj en la Strategio de Komunikado antaŭvidita por katastrofaj situacioj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up