Renkontiĝis Raúl Castro kun reprezentantoj de la kolombiaj delegitaroj ĉe la porpaca ronda tablo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-18 07:32:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro kunsidis kun reprezentantoj de la delegitaroj de la kolombia registaro kaj la revoluciaj armitaj fortoj de Kolombio-Popola Armeo (FARC-EP) en la porpaca ronda tablo en Havano.

En konstrua etoso ili interŝanĝis pri la evoluo de la dialogoj okazantaj en la kuba ĉefurbo kaj konstatis la komunan intereson daŭre avanci por atingi en la plej mallonga periodo ebla, interkonsenton kiu fine haltigu la konflikton pli ol 50-jaran kaj  gajni pacon stabilan kaj daŭran en Kolombio.

Ambaŭ reprezentantoj transdonis al Raúl sian dankemon pro la valora subteno de Kubo en tiu ĉi procezo, en ties kondiĉo de sidejo kaj garantianto de la dialogoj.

Flanke de la kolombia registaro partoprenis Humberto de la Calle, estro de la delegitaro; Sergio Jaramillo, altranga komisiito por la paco kaj la ministro pri eksteraj rilatoj Maria Angela Holguín.

Flanke de la FARC-EP partoprenis la komandantoj kaj membroj de la sekretariejo Iván Márquez, estro de la delegitaro, kaj du aliaj membroj, Pastor Alape kaj Carlos Antonio Lozada.

Kune kun la kuba prezidento estis la ministro kaj vicministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez kaj Rogelio Sierra, respektive; samkiel la estro de la garantianta delegitaro, Rodolfo Benítez.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up