Díaz-Canel elstarigis la rolon de la junularo rilate la amaskomunikilojn

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-05 08:57:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel vizitis la sidejon de la gazeto Ahora en la orienta provinco Holguín, kiel li renkontiĝis kun la profesiuloj de la komunikado kaj elstarigis la kernan rolon de la junularo en la amaskomunikiloj de la insulo.

Díaz-Canel interŝanĝis opiniojn kun la laboristaro de kelkaj amaskomunikiloj de la provinco kaj laŭdis la profesiecon de tiu sektoro, kiu evidentigas konstantas studon de la studentaro kaj profesoroj en la akademia procezo.

Interalie, ili pritraktis temojn lige al la informa mastrumado kaj ties integriĝa modelo, la komunikaj interkonsentoj kaj emfazis ke en la nunaj tempoj, kiam la teknologio ĉefrolas en la informaj procezoj, ege gravas havi stabilan aperon laŭ la enhavo jen en la cifereraj gazetoj kiel en la paperaj, krom en la sociaj retoj.

La trairo de la vicprezidento ankaŭ inkluzivis viziton al diversaj laborcentroj, interalie, en la laboroj konstruaj de la Hotelo Caballeriza, situanta en la historia centro de Holguín; ankaŭ vizito al la kulturcentro Klubo Bariay kaj al la universitato, kie li informiĝis pri la integriĝa procezo de la altnivelaj centroj de la provinco.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up