Kubo-Usono: oni antaŭvidas paŝojn al rilatnormaligo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-12-13 12:45:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La eksdiplomato  kuba Ramón Sánchez-parodi  asertis ke eventuale ne en la venonta, sed en la posta administracio usona, devos okazi esenca decido flanke de tiu lando  al normaligo de la rilatoj kun la kariba insulo.
Dum intervjuo kun la gazeto Granma, oficiala organo de la komunista partio de Kubo, Sánchez-Parodi, unua estro de la sekcio de interesoj de Havano en Vaŝingtono (1977-1989), opiniis ke “iom oni avancas” rilate proksimiĝon inter ambaŭ landoj kaj la “politika tempo favoras al elimino de la usona sieĝo” altrudata al Kubo de antaŭ pli ol 50 jaroj.
Tamen, li klarigis, ke la prezidento Obama neniam kaj neniel troviĝis survoje al normaligo de tiuj rilatoj; la eksdiplomato emfazis ke la politiko de la nuna usona prezidento estas “versio light de la sama politiko de George W.Bush (filo). Ne  ŝanĝiĝis .”
Li konsideras ke Obama ne aliros al tio, sed eble en la venontaj mandatoj, sendepende ĉu estus respublikana aŭ demokrata administracio. Laŭ opinio de Sánchez-Parodi, Usono bezonas ŝanĝi la politikon rilate al Kubo.
Li ankaŭ demandis “kiamaniere Usono solvus sian politikon al Latinameriko sen solvi siajn rilatojn kun  Kubo? Ni havas plenajn rilatojn kun ĉiuj landoj de Latinameriko kaj Karibio, kaj eĉ kun Usono ni havas diplomatiajn ligojn”, li emfazis.
Li  ankaŭ asertis ke tiuj landoj ne ŝanĝos siajn politikojn al Kubo kaj atentigis ke ili “jam esprimis ke ne okazos Pintkunsido de la Amerikoj  (kiu devos okazi en Panamo 2015) se Kubo ne partoprenas”.
Rilate la ekonomian sieĝon, li klarigis ke ne temas pri dekreto, sed pri procezo kiu povas daŭri kelkajn jarojn.
Li ankaŭ aldonis ke okazas kelkaj paŝoj kiel la debato pri la temo de poŝta interŝanĝo inter la du landoj; ankaŭ pri la temoj de la aeraj komunikoj; la traktado pri vizoj; la konsulaj impostoj. Ĉio devas esti negocata kaj tio postulas tempon pro la interesoj de ambaŭ landoj.
La eksdiplomato aldonis ke eĉ kiam oni diru ke la sieĝo estas eliminita, en la mondo la rilatoj estas reguligitaj de pluraj interkonsentoj partneraj kaj multpartneraj, kiujn oni devus negocadi.
Nur kiam Usono diru ke ili eliminas la leĝon Torricelli, la leĝon Helms-Burton, kaj nuligu la prezidentan decidon de Kennedy, tiam eksentiĝos grava paŝo, vere granda, li asertis.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up