Prezidento de Aŭstrio vizitos Kubon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-03-01 06:59:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ministerio pri eksteraj rilatoj de Kubo informis ke la prezidento aŭstria Heinz Fischer alvenos al Havano ĉi-unuan de marto kiel parto de oficiala vizito dutaga al la kariba insulo.

Akompanas lin la ministro pri justico, Wolfgang  Brandstetter, la vicprezidanto de la komerca ĉambro, Christoph Matznetter kaj entreprenistoj de tiu lando, kiuj estos akceptataj en Havano de la kuba prezidento Raúl Castro.

Heinz Fischer, 76-jara, prelegos en la Havana Universitato kie li pritraktos temojn pri la rolo de Aŭstrio en la Eŭropa Unio; li akaŭ efektivigos aliajn agadojn cele al plifortigo de la komercaj rilatoj kaj la investoj en Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up