Kubo kaj la Eŭropa Unio subskribis interkonsenton por normaligi la rilatojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-03-12 08:33:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La interkonsento subskribita inter Kubo kaj la EU ebligos al la kariba insulo kaj la bloko el 28 landoj ampleksigi la kunlaboron ekonomian kaj politikan.

La ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez kaj la alta reprezentantino de eksteraj aferoj de la EU, Federica Mogherini, atestis la subskribon de la “Interkonsento de politika dialogo kaj kunlaboro” en ceremonio okazinta en Havano.

Tiamaniere, la rilatoj moviĝas al ties solidiĝo je meza kaj longa tempolimo, surbaze de respekto, reciprokeco kaj bonfaro”, esprimas la komuna deklaro legita depost la subskribo.

Tiu ĉi interkonsento estas konsiderata kiel plia atingo de Kubo en la scenejo internacia, depost la malstreĉiĝo de la rilatoj kun Usono kaj la renegocado de la ŝuldoj kun la kreditantoj de la Klubo de Parizo en decembro.

“Tiu ĉi interkonsento malfermas novan ĉapitron en la historio de la rilatoj de la EU kaj Kubo”, esprimis Mogherini al la gazetaro kiu ĉeestis la ceremonion, kiun partoprenis ankaŭ kelkaj diplomatoj eŭropaj kaj kubaj aŭtoritatuloj.

Rodríguez elstarigis, siaflanke, ke ankaŭ estis decidide “kontinuigi la dialogon pri homaj rajtoj komencita pasintjare en Bruselo”. Sen precizigi detalojn, ambaŭ partneroj preparas la duan rondon pri homaj rajtoj kiuj efektiviĝos en Havano.

La interkonsento, pri kiu ne estis sciigitaj konkretaj detaloj, estas la konkludo de preskaŭ du jaroj de kunsidoj, depost la interkonsento de la EU modifi sian politikon al Havano, konata kiel “komuna pozicio” de 1996, kiu havis kiel prioritaton,  dialogon por demokratiaj reformoj kaj plibonigi la situacion de la homaj rajtoj en la insulo.

Mogherini asertis ke tiu ĉi interkonsento “ebligas al ni ĉesigi la komunan pozicion de 1996 kaj sciigis ke baldaŭ prezentos proponon al la Eŭropa Konsilantaro”. Ne al “la sieĝo kontraŭ Kubo.”

“Tiu ĉi sieĝo estas obstaklo kiu devas finiĝi, ŝi asertis, kaj ni laboros kun determino por ĉesigi tiun politikon kiu damaĝas la ekonomian agadon kaj evoluon.”

La EU estas la dua komerca partnero de Kubo, depost Venezuelo. Kubo estas la sola latinamerika lando kun kiu la eŭropa bloko ne havis reciprokan interkonsenton.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up