La patriarko Kiril sendas dankmesaĝon al Raúl Castro

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-03-14 07:16:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La patriarko de Moskvo kaj de Rusio, Kiril sendis mesaĝon al la kuba prezidento Raúl Castro per kiu dankas la afablan akcepton ricevitan dum sia vizito al la kariba insulo kaj ankaŭ pro la honoro ricevita per la distingo Ordeno José Martí, la plej alta de Kubo.

En sia letero la patriarko esprimas sian senton kaj memoraĵojn kiuj longe vivos en li, samkiel la sentojn de solidaremo kaj gastigamo de la kuba popolo.

Li esprimis ke dum tiu ĉi vizito konvinkiĝis pri la sincereco de la  agado de la insula prezidento kaj kapabloj pri la objektivaj juĝoj rilate al la nuntempaj procezoj tutmonde. La patriarko esprimas siajn esperojn estonte daŭrigi tian dialogon kaj sian pretecon  retrovi lin en Moskvo.

Kiril aparte dankis pro la kreado de ĉiuj kondiĉoj por renkontiĝi kun la Papo Francisco kaj  asertis ke tiu ĉi okazaĵo malfermos novan paĝon en la rilatoj inter la Ortodoksa Eklezio Rusa kaj la Katolika Eklezio Romana.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up