Obama asertas ke la venonta prezidento ĉesigos la sieĝon kontraŭ Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-03-15 09:54:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dum intervjuo kun la televida ĉeno CNN en la hispana lingvo, la prezidento Barack Obama certigis ke la normaliga procezo de la rilatoj kun Kubo impulsita de sia administracio, neniel signifas “cedi” antaŭ Havano, kaj esprimis sian esperon ke la sieĝo kontraŭ Kubo povos esti ĉesigita de la estonta usona prezidento.

Pri la rilatoj kun Kubo kaj ties sekvoj en Latinameriko Obama esprimis ke “tiu ĉi estas, laŭ mi, kulmina punkto de la intensa laboro farita en Latinameriko. Kiam mi enposteniĝis la prestiĝo de Usono en la regiono estis tre malalta, kun figuroj kiel Chávez kaj ALBA kreskantaj.

“Ekzistis granda suspekto pri la intencoj de Usono kaj mia politiko estis starigi rilaton kun bazo en la reciproka intereso, respekto reciproka. Ni paŝis malantaŭen por allogi atenton de la amikoj kaj  de la ne amikoj en la regiono, en terminoj diplomatiaj solidaj, kun la celo produkti rezultojn konkretajn pri ekstera komerco, negocoj, edukado, scienco kaj energio.”

“Sekve, nun ni vidas en Latinameriko, tra la tuta hemisfero, pli altan respekton al Usono kaj percepton ke nin interesas fariĝi fortaj partneroj, surbaze de egaleco kun la landoj de la regiono.”

“La sola peco restanta kaj signo de la Malvarma Milito estis Kubo. Miaopinie, politiko kiu ne funkciis dum 50 jaroj, de mia naskiĝo, postulis retaksadon. Tiam, konstante ni laboris pri tio kio povus okazi se ni intergadadus kun la kuba registaro.”

“Nia konkludo estis ke tio ĉi donas la plej bonan eblecon de prospero, ŝanco kaj pozitiva ŝanĝo por la kuba popolo kaj ankaŭ estos bonefika por niaj interesoj kaj por la regiono.”

Demandite pri la ŝanĝo de politiko Obama esprimis “ni ne iluziiĝas pensante ke la reĝimo de Castro aŭ Kubo ŝanĝiĝu de nokto al mateno, sed la politikoj de ni starigita por pliigi la vojaĝojn, la interŝanĝojn komercajn, la familiajn monhelpojn de kubano-usonanoj ĉi tie, la laboro farata por vastigi la komunikadon kaj la alireblecon al interreto, krom la ŝancoj por la entreprenemuloj akceliĝos en la venontaj jaroj.”

Ĉio ĉi estis bone akceptita ne nur de la kuba popolo, sed ankaŭ pli kaj pli de la kubano-usonanoj kiuj dekomence montris sin skeptikaj antaŭ la politiko, sed nun agnoskas ke tiu ĉi speca interŝanĝo povus alporti grandajn eblecojn  kaj transformojn  interne de Kubo.”

Analizante sian viziton al Kubo kaj la interŝanĝoj kun la kuba registaro Obama esprimis, “mia vidmaniero estas ke temas pri la komenco, ne la fino de procezo kiu postulas certan tempon.

Pri la sieĝo li esprimis ke lia administracio adoptis regulojn favore al la konkretaj celoj de Usono kaj “ni faris administrajn transformojn raciajn, inteligentajn kaj leĝajn. Ĉiukaze, ĉesigi la sieĝon komplete postulas la agadon de la Kongreso. Ekzistas subteno de la du partioj, sed ankoraŭ ne sufiĉas.

“Mia firma antaŭvido estas ke en iu specifa momento de la estonta administracio, jen demokrata aŭ respublikana, la sieĝo estos forigita, ĉar por ni havas sencon vendi en Kubo, negoci kun la kubanoj, montri niajn komercajn praktikojn, kiel ni traktas la laboristojn, kiel ni fokusiĝas pri la temo de la homaj rajtoj, kio kontribuos efektivigi la necesajn transformojn”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up