Oficiala renkontiĝo inter Raúl Castro kaj Barack Obama.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-03-21 07:21:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro akceptos hodiaŭ sian usonan homologon Barack Obama, kiu plenumas oficialan viziton en Kubo, la unuan de usona prezidento en 88 jaroj.

Laŭ la programo Obama deponos florbukedon al la nacia heroo de Kubo José Martí antaŭ ties monumento en la Placo de la Revolucio kaj sekve interŝanĝos kun la kuba prezidento pri aferoj de komuna intereso, kaj poste ili faros deklaron al la gazetaro.

Alia programita evento estas partopreno de Obama en forumo de negocistoj kunvokita de la komerca ĉambro kuba, kiun partoprenos reprezentantoj de la ŝtata sektoro, kooperativoj kaj memstaraj laboristoj.

Ankaŭ partoprenos usonaj negocistoj kiuj povos konstati la eblecojn ekzistantajn en Kubo kaj starigi rilatojn kun siaj lokaj partneroj, konfirmis Rodrigo Malmierca, ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj.

Ĉi-dimanĉe sub konstanta pluvo, Obama kune kun sia familio trairis la historian centron de Havano deklarita de UNESCO Homara Heredaĵo en 1982, lin gvidis la historiisto de la urbo Eusebio Leal.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up