La unua kuba vicprezidento vojaĝis al Karakaso por partopreni la pintkunsidon de la Alianco Bolivara por la Amerikoj (ALBA) kaj Petrocaribe nome de la kariba insulo.
Kiel estro de la kuba delegitaro li estis akceptita de Verónica Guerrero, vicministro pri eksteraj rilatoj por Latinameriko kaj Karibio.
Oficialaj amaskomunikiloj elstarigis la ĉeeston de Kubo en tiu kunsido kongrue al la subteno de la insulo en la streboj por regiona integriĝo kaj por efektiva aniĝo de la Alianco, Petrocaribe kaj la komunumo de latinamerikaj ŝtatoj (CELAC).
En la pintkunsido oni celas esplori la kreadon de ekonomia zono kaj plifortigi la integrigan rolon de tiuj organoj kun solidaraj programoj de kunlaboro.
La kuban delegitaron formas ankaŭ la ministro pri ekstera komerco, Rodrigo Malmierca, la ministro pri fremda investado, energio kaj minoj, Alfredo López kaj funkciuloj de la ministerio pri eksteraj rilatoj.
La kunsido koincidas kun la 9-a fondodatreveno de la ALBA, la unua el tiuj integrigaj mekanismoj en la regiono, kiun membras Venezuelo, Kubo, Bolivio, Nikaragvo, Dominiko, Ekvadoro, Sankta Vicento kaj Grenadinoj kaj Antikvo kaj Barbudo.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Sukcese finiĝis la tria internacia kolokvo Patria fronte al komunikaj defioj
- Lula prezentos planon kun rasegalecaj politikoj en Brazilo
- Fruktodonaj interŝanĝoj de la vicĉefministro Ricardo Cabrisas en Rusio
- Informadiko 2024 en Kubo dediĉas tagon al Cibersekureco
- Informadiko 2024, akcelo al cifereca transformo en Kubo