Partoprenas Raúl Castro la laborsesiojn de la kuba parlamento.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-12-20 13:35:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kun la partopreno de la kuba prezidento Raúl Castro eksesias en la Kongresa Palaco de Havano la 2-a ordinara laborperdiodo de la nacia asembleo de la popola povo.
La deputitoj, antaŭ eklabori laŭ la tagordo de la tago, dediĉis silentan minuton honore al la vivo kaj verko de la kontraŭrasista batalanto ĵus forpasinta Nelson Mandela, kiu estis unu el tiuj grandaj amikoj de Kubo.
Dum la labortago oni pritraktos por aprobo la leĝon de laborkodo, kiu dum kvin monatoj estis konsultita kun la laboristoj kaj sindikatoj tra la tuta lando; tiu ĉi tagorda programo obeas al la interkonsento de la parlamento aprobita en decembro de 2012.
Aliaj temoj traktotaj estos la analizo pri la evoluo de la faritaj taskoj cele al starigo de la gvidlinioj sociekonomiaj aprobitaj dum la 6-a kongreso de la partio, ekzameni kaj aprobi la rezultojn de la plano de la ekonomio kaj la ŝtatan buĝeton de 2013 kaj la projektojn de la plano 2014 kaj la buĝeto.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up