Raúl Castro: la aktualigo de la ekonomia modelo avancos senhaste kaj sanpaŭze.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-12-21 16:17:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Dum la fermo de la II-a ordinara laborsesio de la kuba parlamento, la prezidento Raúl Castro emfazis ke la aktualigo de la sociekonomia modelo de la insulo ne submetiĝos  al aljustigaj pakaĵoj nek ŝokaj terapioj kiel tiuj okazantaj en Eŭropo.
Nek la nomata historia gvidantaro de la revolucio, nek la novaj generacioj permesos ke oni perdu la atingojn de la socialisma projekto kaj pro tio la nuna aktualigo de la ekonomia modelo avancos senhaste kaj senpaŭze.
Li aldonis ke la ekonomio ankoraŭ ne kreskis laŭ niaj antaŭviditaj kalkuloj, kio ne kontengigas la landajn bezonojn,  tamen, la kredindeco internacia de la kuba ekonomio daŭre altiĝas.
Li memorigis ke estis anoncita la kreado de kronogramo por unuigo de la du monunuoj kaj ties interŝanĝa kurzo,  kaj oni prilaboras kelkajn iniciatojn por pli fleksebligis la socian objekton de la socialista ŝtata enptrepreno, donante al ĝi plian aŭtonomecon.
La aprobo de nova Laborkodo kaj la Leĝo de la buĝeto por 2014 estis la centraj temoj de la II-a ordinara laborperiodo de la 8-a leĝofarado de la kuba parlamento sesiinta dum du tagoj en la kongresa palaco de Havano.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up