Raúl Castro kaj la vicministro de Belgio renkontiĝas en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-05-31 06:58:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro akceptis la vicunuan ministron  kaj ministron pri eksteraj kaj eŭropaj aferoj de Belgio, Didier Raynders, kiu plenumas oficialan viziton en la insulo.

Dum la renkontiĝo ili dialogis pri la progresoj de la reciprokaj rilatoj kaj la potencialoj por plia evoluo; ili same konstatis la progresojn de la rilatoj inter la Eŭropa Unio kaj Kubo, en kio Belgio rolis konstrue, raportis la kuba televido.

La vizitanton akompanis la belga ambasadoro en la insulo, Patrick Van Gheel kaj la direktoro adjunkta de la registaro, Mark Mullie.

Flanke de Kubo partoprenis la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez kaj la direktoro ĝenerala de aferoj duflankaj de la ministrejo, Gerardo Peñalver.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up