Dua Internacia Kongreso de la kuba industrio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-06-21 06:49:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba vicprezidento  Ramiro Valdés, prezidis la malfermon en Havano de la dua internacia kongreso de la kuba industrio-Cubaindustria 2016, kiun partoprenas 600 eksterlandaj reprezentantoj el 29 landoj kaj pli ol 1600 kubanoj.

Salvador Cruz, ministro de industrioj, elstarigis la gravecon de la evento kiu favoros la evoluon de la eksportaĵoj, la anstataŭon de importaĵoj kaj kontribuos al transigo de teknologioj kaj lertoj mastrumaj, samkiel estigos novajn laborfontojn kaj financadon.

La ministro aldonis ke dum la evento oni prezentos la kubajn alternativojn por evoluigi la strategiajn sektorojn de la ekonomio ĝis la jaro 2030, kaj de la malpeza industrio, metalmekanika, elektronika kaj kemia.

Ankaŭ komenciĝis la internaciaj kongresoj pri industria subtenado, ujoj kaj volvaĵoj kaj metalmekanika; la malferman ceremonion ankaŭ ĉeestis Ricardo Cabrisas, vicprezidanto de la  ministra konsilantaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up