Kuba vicprezidento renkontiĝas kun laboristoj de la sukerkana industrio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-12-27 10:59:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba vicprezidento José Ramón Machado Ventura, ankaŭ dua sekretario de la komunista partio kaj vicprezidanto de la ministra konsilantaro, plenumis laborviziton al la sukerfabriko “Guitera” en la orienta provinco Las Tunas.
Tie li renkontiĝis kun la laboristaro pri la venonta labosezono kaj la bezono labori sen operaciaj interrompo kaj minimumaj perdoj.
La insula ekonomio bezonas ke la sukera industrio laboru efike kaj seninterrompe; estas necese bona planado kaj plenumo de la laboretapoj, insistis Machado.
La direktoro de la industrio, Armando Remedios, klarigis ke la sukerfabriko profitos je 75% la potenciala kapacio kun la kompromiso procezadi 9 200 tunoj da sukerkano ĉiutage.
La direktoro klarigis ke ĉijare ili havos pli da sukerkanon kompare al la antaŭa jaro kaj jam laboras por solvi la problemojn teknikajn en la muelejo.
Li aldonis ke la 4-an de januaro 2014 ili efektivigos pruvon por kontroli la pretecon eklabori la 9-an de januro kaj fini la 12-an de majo laŭ la antaŭvidiata programo.
La kuba vicprezidanto interŝanĝis kun la gvidantoj kaj laboristoj pri la tradicio de tiu sukerfabriko kiu produktas ankaŭ aliaj derivaĵojn kiel alkoholoj, ligno kaj aliaj.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up